Esperanto

Programo por la balotado en Vieno – mallonga versio

Alia Vieno – Komunista Partio de Aŭstrio, Piratoj, Vere Verda kaj Sendependuloj (Akronimo: ANDAS)
Schadinagasse 3, 1170 Vieno

En Vieno vivas 1,8 milionoj da homoj, sed ne ĉiuj havas la samajn rajtojn. Nia vizio estas Vieno, kie ĉiuj havas la samajn rajtojn kaj ŝancojn; Vieno estu urbo, en kiu eblas esti diversa sen timo.

Jen niaj postuloj por alia Vieno:

1. Sociala sekureco por ĉiuj – Senkondiĉa Baza Enspezo
Preskaŭ 400 mil homoj vivas en Vieno en malriĉa stato aŭ estas minacataj de malriĉeco, kvankam multaj el ili estas dungitoj. Ni postulas la realigon de la Senkondiĉa Baza Enspezo supre de la limo, sub kiu oni estas en tiel nomita malriĉa stato. Tio validas ankaŭ por la minimuma pensio. Ni postulas senpagan subtenon fare de advokatoj en senlaborulaj kaj socialaj aferoj. Krome ni estas kontraŭ la malpermeso de la almozpetado.

2. Kundecida rajto por ĉiuj – Unu homo, unu voĉo
25 % de la homoj, kiuj vivas en Vieno kaj pagas impostojn, ne rajtas voĉdoni dum la balotadoj por la ŝtata kaj urba parlamentoj, ĉar ili ne estas ŝtatanoj de Aŭstrio aŭ de alia ŝtato de la Eŭropa Unio. Tio estas nejusta – tial ni postulas, ke ĉiuj vienanoj povas kundecidi kaj voĉdoni sendepende de la ŝtataneco. La nedemokratieca 5 % – limo malaperu, por ke ĉiu voĉo havu la saman valoron. (Aktuale la Viena parlamento konsistas el 100 parlamentanoj. Partio, kiu ricevas malpli ol 5 % de la voĉoj, restas sen parlamentano).

3. Virinaj rajtoj estas homrajtoj
Virinoj havas malpli altajn salajrojn kompare al viroj kiel dungitoj de la Komunumo Vieno. Kontraŭulinoj de la abortigo minacas la rajton de la virino je memdecido super la propra korpo. Ni postulas la instaladon de sendependa virina konsilantaro de la Urbo Vieno, senpagajn abortigojn kaj protektajn zonojn ĉirkaŭ abortigaj ambulatorioj, saman salajron por samvaloro laboro, subtenadon de la virinoj en la politiko, ankaŭ en la urba domo kaj en la distriktoj. Dungitoj de la Komunumo Vieno estu plimalpli po 50 % virinoj kaj viroj.

4. Belan vivon tuj! Justan salajron por laboro
Ĉiam pli havas nesekurajn laborkondiĉojn kaj apenaŭ povas vivteni sin de la salajro. Eĉ la komunumo Vieno donas malbonan ekzemplon tiurilate. Ni postulas mallongigon de la semajna labordaŭro al 30 horoj sen redukto de la semajna salajro, minimuman 12 € – salajron po horo kaj la rajton je laboro por almigrintoj kaj rifuĝantoj.

5. La domoj apartenu al tiuj, kiuj loĝas en ili! Konstruu novan Karl Marx-domegon en la 21a jarcento
Loĝado en Vieno estas por multaj preskaŭ ne plu pagebla, ankaŭ en la luitaj loĝejoj de la Komunumo Vieno, kie la bilancoj de la kurantaj loĝ-kostoj estas ne klaraj. Ni postulas imposton por neuzataj loĝejoj kaj konstruadon de loĝejoj financotan fare de Hugo Breitner-imposto, por ke la pli riĉaj loĝantoj pagas pli altan luprezon. Krome ni postulas, ke la asignado de komunumaj loĝejoj estu publika. Alternativaj loĝformoj estu subtenataj.

6. La publika spaco estu ĉies
Ni postulas, ke la publika spaco estu ĉies propraĵo. Aktuale tiu spaco estas minacata de komercaj kaj varbaj aktivecoj. La beleco de la urbo estu konservata.

7. Malkaŝitaj estu la politikaj decidoj, sed ne la privata sfero de la homo
Politikaj decidoj faritas nepublike. Samtempe observadaj kameraoj igas nin ĉiujn suspektitoj. Ni postulas publikajn politikajn decidojn; buĝetojn, en tiuj ni povas kundecidi; finon de la observado de publikaj lokoj fare de video-kameraoj kaj finon de la kolektado de personrilataj informoj sen konkreta suspekto.

8. Klerigo, scienco kaj kulturo por ĉiuj
Ne malpli da mono por lernejoj kaj pli da laboro por instruistoj! La klera stato de la gepatroj ne influu la kleran staton de la infanoj. La aliro al kulturo kaj scienco iĝas pli kaj pli kara. Ni postulas por Vieno komunan lernejon ĝis la 9a lernojaro, pli altan estimon por la instruista profesio kaj facilan aliron al scienco kaj kulturo por ĉiuj.

9. Duklasa medicino – ne!
Bedaŭrinde ekzistas duklasaj medicino kaj flegado de gemaljunuloj. Ni postulas solidaran sistemon por medicino kaj flegado kaj multprofesiajn skipojn kaj ties adekvatan salajradon pere de unuecaj kolektivaj kontraktoj.

10. Stratoj por la vivo – senbileta uzo de publikaj trafikiloj
La motoriza individua trafiko endanĝerigas nian vivon, ĉar ĝi produktas bruon kaj fajnpolvon. Ni postulas senpagan uzon de publikaj trafikiloj, realigon de ringforma trajnsistemo ĉirkaŭ Vieno kaj plivastigon de la urbobicikla reto.

11. Kanabo-konsumo estu laŭleĝa
Pro la kanabo-malpermeso multaj dek mil homoj ĉiujare iĝas krimuloj. Malŝpariĝas multe da mono pro la jura persekutado de la kanabo-konsumantoj. Ni postulas permeson de la kanabo-uzado kaj efikan fidrog-preventon.

12. Diverseco sen timo. La urbo apertenas al ni ĉiuj
Ofte oni subpremas aŭ malatentas homojn, kiuj pensas aŭ vivas alternative. Ni postulas, ke Vieno estu pioniro kiel urbo de la kuneco kaj plureco. En Vieno ne estu loko por malamo, seksismo kaj rasismo. En nia urbo estu protektataj la rajtoj de la naturo kaj de ĉiuj vivaĵoj – homo kaj besto.

Ni konscias, ke ekzistas pliaj gravaj temoj, pri kiuj ni okupiĝu. Enirintaj en la urban konsilantaron ni en-agendigos pliajn temokampojn. Krome ni opinias, ka la nuna ekonomia sistemo estas kialo de niaj problemoj. Tial nia politiko celas alian mondon.

Übersetzt von Walter Klag